Tradicia scio (TK), indiĝena scio (IK),[1]popolscio, kaj loka scio ĝenerale rilatas al sciosistemoj enkonstruitaj en la kulturtradicioj de regionaj, indiĝenaj, aŭ hejmkomunumoj.[2]
Tradicia scio inkludas specojn de scio pri tradiciaj teknologioj de areoj kiel ekzemple vivtenaĵo (ekz. iloj kaj teknikoj por ĉasado aŭ agrikulturo), akuŝistino, etnobotaniko kaj ekologia scio, tradicia medicino, ĉiela navigacio, metiokapabloj, etnoastronomio, klimato, kaj aliaj. Tiuj sistemoj de scio estas ĝenerale bazitaj sur amasiĝoj de empiria observado kaj sur interagado kun la medio.
↑Kala, C.P. (2012) Traditional ecological knowledge and conservation of ethnobotanical species in the buffer zone of Pachmarhi Biosphere Reserve, Madhya Pradesh. Indian Institute of Forest Management, Bhopal, Madhya Pradesh. 194 pp
↑Turner, N. J., Ignace, M. B., & Ignace, R. (2000). Traditional ecological knowledge and wisdom of aboriginal peoples in British Columbia. Ecological applications, 10(5), 1275-1287
↑Kala, C.P. (2004). Studies on the indigenous knowledge, practices and traditional uses of forest products by human societies in Uttaranchal state of India. G.B. Pant Institute of Himalayan Environment and Development, Almora, India. 82 pp.